Provinco Bokeo
El Vikipedio
Bokeo (laose ບໍ່ແກ້ວ) estas provinco situanta en la nordo de Laoso. La laŭvorta traduko estas "gemo-minejo". La provinco riĉas je abundaj minejeoj el noblaj gemoj. Ĝi estis kreita en 1983, post la disiĝo de la provinco Louang Namtha. La provinca ĉefurbo estas Houayxay, ĉe la bordoj de Mekongo. Laŭ censo en 2010 ĝi havis 162.071 loĝantojn.