Sudtirolo

El Vikipedio
(Alidirektita el Provinco Bolzano-Bozen)
Saltu al: navigado, serĉo
Sudtirolo
Suedtirol CoA.svg
Regiono: Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: BZ
Areo: 7400 (2005) km2
Ĉefurbo: Bolcano / Boceno
Loĝantaro: 481133 (2005)
Loĝdenso: 62,83 (2005)/km2
Kvanto de komunumoj: 116 (2005)
Poŝtkodo: 39100 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 021 (2005)
Telefona prefikso: 0471, 0472, 0473, 0474 (2005)
Retpaĝo: http://www.provinz.bz.it
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

La aŭtonoma provinco Alta Adiĝo/Sudtirolo, oficiale germane: Autonome Provinz Bozen-Südtirol (do "aŭtonoma provinco Bolcano-Sudtirolo"), oficiale itale: Provincia autonoma di Bolzano-Alto Adige (do "aŭtonoma provinco Bolcano-Supra Adiĝo"), oficiale ladine: Provinzia autonòma de Bulsan-Sudtirol estas la pli norda el la du provincoj de la regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo.

Sudtirolo ĝis la fino de la Unua Mondmilito estis, same kiel Norda kaj Orienta Tirolo, parto de Aŭstrio.

Konsekvence tri kvaronoj de la loĝantaro (69%) parolas germane. La germanlingva etna grupo estis persekutata kaj la germana lingvo estis malpermesata en la erao faŝista. Post la Dua Mondmilito komenciĝis separatistaj strebadoj de germanlingvanoj kiuj kulminis en teroristaj aktoj (organizaĵo BAS) kontraŭ italaj instalaĵoj. En 1972 la provinco akiris aŭtonomion. Ekde 1993 la konflikto estas konsiderata oficiale finita. La etnaj grupoj estas hodiaŭ 69% aŭstroj (nomitaj "germanoj"), 27% italoj kaj 4% ladinoj (en la orienta parto de la Provinco).

Loĝantoj laŭ lingvogrupoj de 1880 ĝis 2001

Lingvo 1880 1890 1900 1910 1921 1961 1971 1981 1991 2001
Germana 90,6 % 89,0 % 88,8 % 89,0 % 75,9 % 62,2 % 62,9 % 64,9 % 65,3 % 64,0 %
Itala 3,4 % 4,5 % 4,0 % 2,9 % 10,6 % 34,3 % 33,3 % 28,7 % 26,5 % 24,5 %
Ladina 4,3 % 4,3 % 4,0 % 3,8 % 3,9 % 3,4 % 3,7 % 4,1 % 4,2 % 4,0 %
Aliaj 1,7 % 2,3 % 3,2 % 4,3 % 9,6 % 0,1 % 0,1 % 2,2 % 4,0 % 7,4 %