Provinco Buŝehr
| Provinco Buŝehr | |
|---|---|
|
|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Buŝehr |
| Areo | 22 743 km² |
| Loĝantaro | 886 267 (stato de oktobro 2006) |
| Loĝdenso | 39 loĝantoj po km² |
| ISO-kodo | IR-06 |
marbordo de la Persa Golfo en la urbo Buŝehr |
|
La provinco Buŝehr - perse استان بوشهر, arabe محافظة بوشهر - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Buŝehr. La provinco kovras areon de 22 743 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 886 267 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la sudo de la ŝtato kaj sudokcidente havas vastan bordon al la Persa Golfo.
Administra divido[redakti]
La provinco konsistas el naŭ distriktoj:
- Buŝehr
- Daŝtestan ( Borazĝan )
- Daŝti ( Ĥormuĝ )
- Dajjer
- Dejlam
- Genaveh
- Jam
- Kangan
- Tangestan ( Ahram )
Loĝantaro[redakti]
Ĝenerale la loĝantoj de la persa bordo de la golfo, kiuj havas pli malhelan haŭtokoloron ol tiuj de la pli norda altebenaĵo, perse nomatas bandari, "havenuloj". Kiel en la provinco Hormozgan ili plejparte havas araban aŭ nigrulan devenon kaj apartenas al setliĝintaj familiaroj de eksaj nomadaj triboj. Multaj el iliaj tradicioj konserviĝis ĝis la nuntempo. La lokuloj plejparte parolas arabe kaj grandparte apartenas al la sunaisma islamo, parte ankaŭ dediĉas sin al la Zar-kulto devena el orienta Afriko.
Aparte la loĝantoj de la lokaj insuloj ĝis la nuntempo grandparte vestiĝas tradicie. La viroj portas longan veston kaj turbanon, la virinoj vastan pantalonon kaj sur tio kolorajn vestojn, krome ili tradicie portas koloran vizaĝan maskon el kapra ledo kun broditaj ornamaĵoj, kiu nur videbligas la okulojn kaj la buŝon.
Eksteraj ligiloj[redakti]
retejo de la organizo pri la provinca kultura heredaĵo
retejo de la procinca eduka ministerio (perse)
Koordinatoj: 28° 51' 21" norde, 51° 20' 11" oriente
Ardabil | Buŝehr | Fars | Gilano | Golestano | Hamadan | Hormozgan | Ĥom | Ĥuzestano | Ilam | Isfahano | Jazd | Kazvin | Kerman | Kermanŝah | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnan | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝan