Provinco Cuanza Sul
El Vikipedio
| Cuanza Sul | |
| provinco | |
| Lando | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Sumbe |
| Areo | 55 660 km² (5 566 000 ha) |
| Loĝantaro | 600 000 |
| Denseco | 10,8 loĝ./km² |
| ISO 3166-2 | AO-CUS |
La provinco Cuanza Sul aŭ Kwanza Sul ("sude de la rivero Cuanza") estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 55 660 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 600 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Sumbe. La teritorio situas en la okcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano, iom sude de la nacia ĉefurbo Luando kaj de la provinco Bengo ĉirkaŭanta tiun urbon.
Inter la municipoj de la provinco estas Porto Amboim, Seles, Conda, Amboim, Quilenda, Libolo, Mussende, Quibala, Waku-Kungo, Cassongue kaj Ebo. Ĉefaj etnoj en la provinco estas la ambundoj norde kaj ovimbundoj pli sude (inkluzive de la provinca ĉefurbo Sumbe).
Vidu ankaŭ [redakti]
- la najbaran provincon Cuanza Norte
- kaj atentu ke la vorto Cuanza respektive Kwanza, en Esperanto angola kvanzo, ankaŭ uziĝas por la ŝtata valuto
|
||||||