Provinco Huambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la provinco en Angolo

La provinco Huambo estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 34 270 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 1 900 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Huambo, en kiu vivas 822 000 provincanoj, preskaŭ duono el ĉiuj. Pliaj 239 000 vivas en la municipo Caála, la restaj 45 % en malurbaj regionoj.

La teritorio situas en la centra altebenaĵo de la lando. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj.