Provinco Ibb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Ibb
محافظة ‏إب
Ibb in Yemen.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ibb
Areo 5 350 km²
Loĝantaro 2 137 546 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-IB
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Ibb (arabe محافظة إب, latinliterigo Muḥāfaẓat Ibb - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Ibb) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la sudokcidento de la lando.

Laŭ la stato de la censo de 2004 ĝi havis 2 137 546 loĝantojn. La provinca areo estas 5 350 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte 399,5 loĝantoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Ibb.

Provincaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el 18 distriktoj:

  1. Ibb
  2. Ĝibla
  3. El Sak Al
  4. Al Sajani
  5. Al Sabra
  6. Ba'dan
  7. El Ŝa'ar
  8. Al Nadera
  9. Al Radhma
  10. Al Sada
  11. Jareem
  12. Al Maĥader
  13. Hubaiŝ
  14. Al Kafar
  15. Hozom Al Odain
  16. Far' Al Odain
  17. Al Odain
  18. Al Mothajĥera


pejzaĝo en la provinco
fenestoj en la historia urba palaco de la provinca ĉefurbo Ibb