Provinco Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo

Kordovo estas provinco de la suda regiono Andaluzio en Hispanio. Ĝi situas sude de la provincoj Badajoz kaj Reĝurbo de aliaj regionoj kaj inter la andaluzaj provincoj Sevilo kaj Ĥaeno dum sude estas angulo de provincoj de Granado kaj Malago. La ĉefurbo estas la fama kaj historia urbo Kordovo.

Ĝia areo etendiĝas sur 13.769 km². En la provinco Kordovo loĝas ĉirkaŭ 803.038 homoj laŭ censo de 2009, el kiuj pli ol 40% troviĝis en Kordovo ĉefurbo, kaj ĝia loĝdenso estas 58,88 loĝ/km².

La provinco, formata el 75 municipoj, administre kuniĝas sub 7 etaj unuiĝoj kaj sub 10 juĝodistriktoj.