Provinco Lunda Sul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la provinco en Angolo

La provinco Lunda Sul estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 77 637 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 125 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Saurimo. La teritorio situas en la nordoriento de la lando, sude de la provinco Lunda Norte, do "norda Lunda-teritorio", kaj oriente limas je la Demokratia Respubliko Kongo, nomata Kongo Kinŝasa.

Inter la municipoj de la provinco krom la ĉefurbo estas inter alie Cacolo, Dala and Muconda. Ĉefa etno en la provinco estas la ĉokveoj, sed malplimulte ekzistas ankaŭ etno nomata lundaoj, laŭ kiu la provinco evidente havas sian nomon, kaj aliaj etnaj grupiĝoj. La teritorio estas riĉa je diamantoj, sed tamen restas vaste subevoluita kaj la provincanoj estas plejparte tre malriĉaj.