Provinco Ma'rib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Ma'rib
محافظة ‏مأرب
Ma'rib in Yemen.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ma'rib (Marib)
Areo 17 450 km²
Loĝantaro 241 690 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-MA
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Ma'rib aŭ pli simple sen fina prononcosigno Marib (arabe محافظة مأرب , latinliterigo Muḥāfaẓat Ma'rib - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Marib) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la centro de la lando.

Laŭ la stato de la censo de 2004 ĝi havis 241 690 loĝantojn. La provinca areo estas 17 450 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 13,9 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Ma'rib (Marib).