Provinco Mendoza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mendoza, administra divido.

Mendoza, aŭ esperante MendozoMendozio estas argentina provinco situanta en la Regiono Kujo. Limas norde kun San Juan, oriente kun la provinco San Luis, sude kun La Pampa kaj Neŭkeno, kaj okcidente kun Ĉilio; tiu lasta lime per la montaro Andoj. Ties ĉefurbo estas la samnoma urbo Mendoza. Grava urbo estas San Rafael.

Kun areo de 148 827 km², estas la sepa plej etenda provinco de la lando, pro kio ĝi okupas la 5,35% de ties totala areo.

La argentina censo de 2010 markis populacion de 1 741 610 loĝantoj, kio igas ĝin la kvara provinco plej loĝanta de la lando. Tiu populacio estas 4,34% de la totala enlanda.