Provinco Namangano
El Vikipedio
La provinco Namangano aŭ regiono Namangano estas unu el la 12 provincoj de Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Namangano.
La provinco etendiĝas sur 7900 km² oriente de Uzbekio. Ĝi estas ĉirkaŭata norde kaj oriente de Kirgizio, sude de la provincoj Andiĝono kaj Fergano, okcidente de Taĝikio kaj la provinco Taŝkento.