Provinco Okcidenta Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Okcidenta Kazaĥio (kazaĥe: Батыс Қазақстан облысы/Batıs Qazaqstan oblısı/باتىس قازاقستان وبلىسى (en la cirila, latina kaj araba alfabetoj respektive), ruse: Западно-Казахстанская область, estas provinco de Kazaĥio, kies plimulta loĝantaro estas slavoj.

Loĝantaro

Laŭ oficialaj kalkuloj de la Statistika Agentejo de Kazaĥio, ĝi havis ĉ. 602.000 loĝantoj en 2003, kaj ioma kreskado al 615.000 loĝ. komence de 2008.

Geografio

Ĝia ĉefurbo estas Oralo ankaŭ konata kiel Uralsk, urbo kun 200.000 loĝantoj. La provinco limas kun Rusio kaj ĝi proksimas al la Urala Montaro. La provinco troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Azio.