Provinco Orienta Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Orienta Kazaĥio
kazaĥe Şığıs Qazaqstan oblısı, Шығыс Қазақстан облысы
Provinco
Blazono
region of Kazakhstan [+]

LandoKazaĥio

Supermara alteco4 509 m [+]
ĈefurboOskemeno
- koordinatoj50° N, 83° O (mapo)49.9582.616666666667Koordinatoj: 50° N, 83° O (mapo)
Areo283 226 km² (28 322 600 ha) [+]

Loĝantaro1 393 932 [+]
Denseco4,92 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroDaniyal Akhmetov

HorzonoUTC+06:00, Azio/Almato [+]
Poŝtkodo070000 [+]
ISO 3166-2KZ-VOS

Provinco Orienta Kazaĥio (Tero)
Provinco Orienta Kazaĥio (Tero)

Provinco Orienta Kazaĥio (Orienta Kazaĥio)
Provinco Orienta Kazaĥio (Orienta Kazaĥio)
DEC

Map
Provinco Orienta Kazaĥio

Vikimedia Komunejo:  East Kazakhstan Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono[1]provinco Orienta Kazaĥio (kazaĥe: Şığıs Qazaqstan oblısı/Шығыс Қазақстан облысы/شىعىس قازاقستان وبلىسى (per la latina, cirila kaj araba alfabetoj respektive), ruse Восточно-Казахстанская область) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. Ĝi okupas la plej orientan parton de Kazaĥio, laŭlonge de ambaŭ flankoj de la rivero Irtiŝo kaj la lago Zajsano. La provinco limas norde kun Rusio norde kaj nordokcidente kaj Ĉinio (Ŝinĝango) en la sudo kaj sudoriento. Administra centro estas la urbo Oskemeno. Alia urbo estas Semej.

La provinco havis ĉirkaŭ 1 466 000 loĝantoj en 2003, ĝi malkreskis al 1 417 000 komence de 2008 kaj al 1 393 932 komence de 2013. El ili, ĉirkaŭ 320 000 loĝas en la ĉefurbo. La regiono estas loĝata de multaj rusoj kaj ukrainoj, fakte en la ĉefurbo Oskemeno loĝas pli da slavoj ol kazaĥoj.

Ĝia teritorio etendiĝas sur 283 300 km², grando simila al tuta Ekvadoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.