Provinco Orienta Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Orienta Kazaĥio (kazaĥe: Шығыс Қазақстан облысы/Şığıs Qazaqstan oblısı/شىعىس قازاقستان وبلىسى (en la uzbeka per la cirila, latina kaj araba alfabetoj respektive), ruse: Восточно-Казахстанская область) estas provinco de Kazaĥio. Ĝi okupas la plej orientan parton de Kazaĥio, laŭlonge de ambaŭ flankoj de la rivero Irtiŝo kaj la lago Zajsano. La provinco limas norde kun Rusio norde kaj nordokcidente kaj Ĉinio (Xinjiang) en la sudo kaj sudoriento.

La provinco havis ĉ. 1 466  000 loĝantoj en 2003, ĝi malkreskis al 1 417 000 komence de 2008. El ili, ĉ. 320 000 loĝas en la ĉefurbo. La regiono estas loĝata de multaj rusoj kaj ukrainoj, fakte en la urbo loĝas pli da slavoj ol kazaĥoj.

Ĝia teritorio etendiĝas sur 283 300 km², grando simila al tuta Ekvadoro.