Provinco Palencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palencio estas provinco de Hispanio apartenanta al la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono, en la nordokcidento de la Iberia duoninsulo.

Ĝia provinca ĉefurbo estas la samnoma Palencio, kaj konsistas el 191 municipoj; la plej gravaj loĝlokoj de ĉi tiu provinco estas: Guardo, la plej loĝata post la ĉefurbo. Aguilar de Campoo, Herrera de Pisuerga, Venta de Baños, Villamuriel de Cerrato, Cervera de Pisuerga kaj Barruelo.

La provinco Palencio limas norde kun Kantabrio, okcidente kun la provinco Leono, oriente kun la provinco Burgoso kaj sude kun la provinco Valadolido.

La tuta provinca loĝantaro estis 172.510 personoj en 2010, en ĝi ekzistas 469 loĝnukleoj el kiuj 191 estas municipoj (kun urbodomoj) kaj 278 estas submunicipoj.