Provinco Ruĝa Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Ruĝa Maro respektive Al-Bahr al-ahmar
محافظة البحر الأحمر
Egypt Red Sea locator map.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Hurghada
Areo 203 685 km²
Loĝantaro 288 233
ISO-kodo EG-BA
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Ruĝa Maro respektive Al-Bahr al-ahmar (arabe محافظة البحر الأحمر, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Baḥr al-aḥmar) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 288 233 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Hurghada, kiu en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento iĝis renoma turisma centro. La teritorio situas en la plej orienta parto de la dezerto Saharo, inter la rivero Nilo kaj la Ruĝa Maro, kiu menciiĝas en la provinca nomo.