Provinco Samarkando
El Vikipedio
La provinco Samarkando aŭ regiono Samarkando (uzbeke Samarqand viloyati) estas unu el la 12 provincoj de Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Samarkando.
La provinco etendiĝas sur areo de 16 400 km². Ĝi estas ĉirkaŭata norde kaj oriente de la provinco Ĝizako, oriente de Taĝikio, sude de la provinco Kaŝkadaro, okcidente de la provinco Navojo. En 2005 ĝi havis ĉ. 2 322 000 loĝantojn.