Provinco Sliven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Sliven - bulgare Област Сливен (vidu la artikolon oblasto) - situas en la orienta centro de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 234 000 homoj, el kiuj pli-malpli 49 procentaĵoj vivas en la administra centro Sliven. La provinco kovras areon de 3 544 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 4 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo CH (do "sn").

La provinca ĉefurbo situas piede de la unika roka masivo "Sinite Kamani" ("bluaj rokoj"), tre proksime de mineralaj fontoj. La urbo konatas pro pura freŝa aero, puraj akvofontoj, mildaj vintroj kaj malvarmetaj someroj.

la municipoj de la provinco