Provinco Suda Ĥorasano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Suda Ĥorasano
perse ‏‏‏خراسان جنوبی
situo de la provinco en Irano


situo de la provinco en Irano

Bazaj informoj
Ĉefurbo Birĝand
Areo 69 555 km²
Loĝantaro 636 420 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 9,1 loĝantoj po km²
ISO-kodo IR-29
la citadelo Furg en la provinca ĉefurbo Birĝand, malfone sekiĝas safrano
la citadelo Furg en la provinca ĉefurbo Birĝand, malfone sekiĝas safrano
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Suda Ĥorasano - perse ‏‏خراسان جنوبی‎, prononco plimalpli [Ĥorasan-e Ĝonubi], ankaŭ latinliterigata suda Khorasan („lando de la leviĝanta suno“), historie ankaŭ Ghahestan/Kuhestan („montara lando“)/Birjand - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Birĝand respektive Birjand. La provinco kovras areon de 69 555 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 636 420 loĝantojn.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el 7 distriktoj:

  • Birĝand (Birjand)
  • Darmian
  • Ferdous (Ferdows)
  • Nahbandan
  • Kajenat (Qayenat)
  • Sarajan (Sarayan)
  • Sarbiŝeh (Sarbisheh)