Provinco Tinduf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Tinduf
Provinco
Provincoj de Alĝerio [+]

LandoAlĝerio

Supermara alteco381 m [+]
Koordinatoj28° N, 8° U (mapo)27.683333333333-8.1333333333333Koordinatoj: 28° N, 8° U (mapo)
ĈefurboTinduf
- koordinatoj28° N, 8° U (mapo)27.683333333333-8.1333333333333Koordinatoj: 28° N, 8° U (mapo) [+]
Areo159 000 km² (15 900 000 ha) [+]

Loĝantaro49 149 [+] (2008)
Denseco0,31 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2DZ-37

Provinco Tinduf (Tero)
Provinco Tinduf (Tero)

Provinco Tinduf (Tero)
Provinco Tinduf (Tero)
DEC
Provinco Tinduf
Provinco Tinduf

Map
Provinco Tinduf
Vikimedia Komunejo:  Tindouf Province [+]
vdr

Tinduf (arabe تندوف; en la franca Tindouf), estas la nomo de unu el la provincoj de Alĝerio, kun 58,193 loĝantoj laŭ la censo de la jaro 2008. Ĝia ĉefurbo estas Tinduf.

La provinco estas internacie konata pro la situo ĉe la orienta ekstremo de la rifuĝejo de Tinduf kie loĝas miloj da rifuĝintoj el la Okcidenta Saharo kiu fuĝis el la okupado fare de Maroko; tiu situacio daŭras ekde antaŭ pli da kvarono de jarcento. La rifuĝintoj survivas danke al internacia helpo, ekzemple de hispanaj solidaraj organizoj, kaj tie atendas internacian premon al Maroko por ke okazu referendumo pri la teritorio, kio ne okazas. La provinco etendiĝas sur 159,000 km².

La regiono estas konsiderata de strategia gravo. Ĝi estas hejmo de bazoj de la Armeo de Alĝerio kaj de flughaveno kiu faras regulajn flugojn al Alĝero same kiel al aliaj enlandaj lokoj.[1] La setlejo Garet Djebilet kuŝas ene de la municipo Tinduf ĉe la limo kun Maŭritanio; tiu setlejo havas fero-minon kaj jam nefunkciantan flughavenon, kaj estas proksimume je 70 km nordokcidente de Âouinet Bel Egrâ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tindouf Airport. OurAirports. Alirita 10a de Majo 2013.