Provinco de Venecio

El Vikipedio

(Alidirektita el Provinco Venecio)
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Venecio
Regiono: Veneto (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: VE
Areo, km2: 2049 (2005)
Ĉefurbo: Venecio (Venezia)
Loĝantaro: 534189 (2005)
Loĝdenso, 1/km2: 260 (2005)
Kvanto de komunumoj: 43 (2005)
Poŝtkodo: 30010, 30014-30016, 30020-30039 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 027 (2005)
Telefona prefikso: 041, 049, 0421, 0422, 0426, 0431 (2005)
Retpaĝo: http://www.provincia.venezia.it/
Mapo

La provinco Venecio estas provinco en Italio, kiu situas en la historia regiono Veneto, nordoriente de la Adriatika Maro. Ĉefurbo de la provinco estas la samnoma urbo Venecio.

Ĝi najbaras nord-oriente al regiono Friulo-Venecio Julia kun ties provincoj Udine kaj Pordenone, okcidente kun provinco Padova kaj provinco Treviso kaj sude kun provinco Rovigo. Oriente situas la Adria Maro.

Al la provinco apartenas la insuloj de la Laguno de Venecio.

[redakti] Historio

La provincon Venecio kreis la aŭstria imperio post la malvenko de Napoleono Bonaparte, en la limoj de la adria departemento, kiu siavice estis kreita de la regantoj de la napoleona regno italia. Tiu departemento ampleksis la teritorion de Dogado, al kiu laŭvice aldoniĝis la friulaj kantonoj de Aquileia, Latisana kaj Portogruaro. Aŭstrio kreis el ĝi la provincon Venecio, tamen forprenante la friulajn distriktojn, kiujn ĝi metis en la provincon Friulo, escepte de distrikto Portogruaro, kiu restis venecia.

[redakti] Gravaj municipoj

situo de la provinco Venecio kaj la aliaj provincoj de la regiono Veneto