Provinco Verbano-Cusio-Ossola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Verbano Cusio Ossola
bildo
bildo
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Piemonto
Kodo laŭ ISO 3166-2: VB
Areo: 2 255 km²
Ĉefurbo: Verbania
Loĝantaro: 154 233 (2021)
Loĝdenso: 68 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 77
Poŝtkodo: Verbania: 28921-28925, aliaj komunumoj: 28811-28897
Kodo laŭ ISTAT: 103
Telefona prefikso: 0321, 0322, 0323, 0324
Retpaĝo: Oficiala retejo
Mapo
Mapo
vdr

La provinco Verbano-Cusio-Ossola estas parto de la regiono Piemonto, en Italio.

Ĝian nordan parton triflanke ĉirkaŭas Svislando; oriente ĝi limas al Lombardio (trans Majora Lago), sude al la provincoj de Novara kaj Vercelli.

La provinco ekestis en 1992 per eligo el la provindo de Novara. Ĝia nomo devenas de

  • Verbano, alia nomo de la lago Lago Maggiore [LAgo maĜOre],
  • Cusio, malpli granda lago sude de la provinco, alinome Lago d'Orta,
  • Val d'Ossola, valo, kiu konsistigas la nordon de la provinco.

La provinco havas areon de 2.255 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 160.000 en 77 komunumoj. Ĝia ĉefurbo estas Verbania, en kies parto Fondotoce [fondoTOĉe] estas (plejparte) la sidejo de la provinca estraro; partoj de ĝi rezidas en la komunumoj Baveno, Crevoladossola, Domodossola, Gravellona Toce.

Ĉe la nord-orienta limo (al Svislando) de la provinco troviĝas Monto Leono (3552 m), tra sub kiu kondukas la fervoja tunelo de Sempione/Simplon, grava ligo inter Italio kaj Svislando, kies alia fino estas en la valo de Rodano. Mapo de la provinco

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Piemonto

Flago de Italio Flago de Piemonto

AL Alessandria - AT Asti - BI Biella - CN Cuneo
NO Novaro - TO Torino - VB Verbano Cusio Ossola - VC Verĉelo