Provinco Bolonjo
| Provinco de Bolonjo | |
| Regiono: | |
|---|---|
| Kodo laŭ ISO 3166-2: | BO |
| Areo: | 3 562 (2005) km2 |
| Ĉefurbo: | Bolonjo |
| Loĝantaro: | 944 297 (2005) |
| Loĝdenso: | 152 (2005)/km2 |
| Kvanto de komunumoj: | 60 (2005) |
| Poŝtkodo: | da 40121 a 40141 (capoluogo), da 40010 a 40069 (altri comuni) (2005) |
| Kodo laŭ ISTAT: | 037 (2005) |
| Telefona prefikso: | 051, 0534, 0542 (2005) |
| Retpaĝo: | http://www.provincia.bologna.it/ |
La Provinco de Bolonjo estas provinco en regiono Emilio-Romanjo, en la norda Italio, kun kvazaŭ unu miliono loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bolonjo, ankaŭ estas la ĉefurbo de la regiono, kaj la sepa urbo laŭ loĝantaro en Italio.
La provinco de Bolonjo samlimas la provincon de Ferrara norde, la provincon de Raveno oriente, la provincon de Florenco, la provincon de Prato kaj la provincon de Pistoia sude (ĉi tiuj tri provincoj lokiĝas en Toskanio), kaj la provincon de Modena okcidente.
Geografio [redakti]
La teritorio de la provinco de Bolonja enhavas la sud-orienta parto de Emilio, kaj sep komunumoj kiu plene lokiĝas en Romanjo: Borgo Tossignano, Casalfiumanese, Castel del Rio, Dozza, Fontanelice, Imola kaj Mordano.
Monta regionoj konstituas la 21,3% de la teritorio; monteta strio konstituas la 35,9%; ebenaĵoj konstituas la 42,8%.
La ĉefaj riveroj estas Reno, Savena, Idice kaj Santerno; la ĉefaj torentoj dume estas Samoggia, Setta kaj Sillaro.
Ĉefaj urboj [redakti]
Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
| 1 | Bolonjo (Bologna) | 374 400 loĝ. | |
| 2 | Imola | [imola] | 66 200 loĝ. |
| 3 | Casalecchio di Reno | [kazalekjo direno] | 34 500 loĝ. |
| 4 | San Lazzaro di Savena | [sanladzaro disavena] | 30 000 loĝ. |
| 5 | San Giovanni in Persiceto | [sanĝovani in persiĉeto] | 24 800 loĝ. |
-
La urbocentro de Bolonjo
-
La fortikaĵo de familio Sforza en Imola
|
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
|
BO Bolonjo - FE Ferrara - FC Forlì-Cesena - MO Modena - PR Parmo |
|