Provincoj kaj teritorioj de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provincoj de Kanado)
Politika mapo de Kanado kun esperantigitaj nomoj.

Kanado estas federacio de dek provincoj kiuj, kune kun tri teritorioj, konsistigas la duan plej grandan landon de la mondo laŭ areo. La ĉefa diferenco inter kanada provinco kaj kanada teritorio estas tiu, ke provinco ricevas povojn rekte de la Konstitucia Leĝo de 1867. Kontraste, teritorioj estas kreitaj per simpla federala leĝo, teorie nur havas potencojn delegitajn de la federala registaro, kaj do havas malpli da potencoj ol provinco relative al la federala registaro. Tamen, dum la lastaj jardekoj ili emis ricevi pli kaj pli da memstaraj potencoj por fariĝi pli similaj al provinco.

Ontario, Kebekio, Nov-Brunsviko, kaj Nov-Skotio estas la provincoj kiuj unue konsistigis Kanadon, kiam la britaj kolonioj federaciiĝis la 1-an de julio 1867, kaj iom post iom ekhavigis al si la signojn de sendependeco de Britio. Dum la sekvaj ses jaroj Manitobo, Brita Kolumbio kaj Insulo de Princo Eduardo aldoniĝis kiel provincoj.

La Kompanio de la Hudsona Golfo retenis povon sur vastaj terenoj de okcidenta Kanado ĝis 1870, kiam ĝi transdonis ilin al la Registaro de Kanado por formi parton de la Nordokcidentaj Teritorioj. La 1-an de septembro 1905, la parto de la Nordokcidentaj Teritorioj sude de la 60-a paralelo fariĝis la provincoj Alberto kaj Saskaĉevano.

Novlando decidis en 1869 per referendumo resti brita kolonio, ĉar oni zorgis ke centra Kanado superregus kiam temus pri impostado kaj ekonomiaj demandoj, kaj en 1907 Novlando kaj Labradoro havigis al si sendependecon. Tamen en 1933 la registaro de Novlando falis, kaj dum la Dua mondmilito Kanado transprenis respondecon pri la defendado de Novlando. Post la milito, oni demandis pri la statuso de Novlando. Per malgranda plimulto la civitanoj de Novlando kaj Labradoro elektis aliĝi al la kanada konfederiĝo dum referendumo en 1948. La 31-an de marto 1949 Novlando kaj Labradoro fariĝis la deka provinco de Kanado.

Regado[redakti | redakti fonton]

Provincoj havas multan povon en rilatoj kun la federacia registaro, havante respondecon pri multaj sferoj de publika prizorgado, interalie pri san-prizorgado, edukado, financa subteno, kaj transporto interne de la provinco. Por pagi la kostojn de ĉi tio ili ricevas "transpagojn" de la federacia registaro, aldone al la mono kiujn ili ricevas de siaj propraj impostoj. La federacia registaro, kun pli grandaj povoj rilate impostadon kaj elspezadon, povas uzi la transpagojn por influi la politikon de la provincaj registaroj en ĉi tiuj sferoj. Por ricevi monon por pagi la kostojn de san-prizorgado laŭ la leĝoj pri medicina asekuro, ekzemple, la provincoj devas konsenti je certaj postuloj de la federacia registaro, kiel garantiado de libera aliro al bezonata medicina traktado por ĉiu civitano.

Provincaj kaj teritoriaj parlamentoj estas unu-cambraj, tio estas, ili ne havas duan ĉambron kiel la Kanada Senato. Komence, kelkaj provincoj ja havis duan ĉambron, sed oni poste forigis ilin; la lasta estis tiu de Kebekio, kiun oni forigis en 1968. En la pli multaj provincoj, la unu parlamenta ĉambro nomiĝas la Leĝdona Asembleo krom en Nov-Skotio kaj Novlando, kie ĝi nomiĝas la Ĉambro de Asembleo, kaj Kebekio, kie ĝi nomiĝas la Nacia Asembleo. Ontario havas Leĝdonan Asembleon, sed ĝiaj anoj nomiĝas Membroj de la Provinca Parlamento (MPP-oj). La leĝdonaj asembleoj uzas proceduron simila al tiu de la Kanada Ĉambro de Deputitoj. La registarestro de ĉi tiu provinco, nomata la ĉef-ministro, kutime estas la estro de la partio kun la plej multaj deputitoj. Ĉi tiel ankaŭ estas en Jukonio, sed la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto ne havas partiojn je la teritoria nivelo. La reprezentanto de la Reĝino en ĉiu provinco estas la Leŭtenanta Guberniestro; ĉiu Teritorio havas samfunkcian Komisiiton. Ĉi tiuj terminologiaj diferencoj resumiĝas sube.

Komparo de federacia, provinca kaj teritoria terminologio[redakti | redakti fonton]

Kanado Guberniestro Ĉef-Ministro Parlamento Parlamentano
Senato Ĉambro de Deputitoj Senatano Deputito
Kebekio Leŭtenanta Guberniestro (senpera reprezentanto de la Reĝino) Ĉef-Ministro n/a Nacia Asembleo n/a Asembleano
Ontario Leĝdona Asembleo Membro de la Provinca Parlamento
Novlando kaj Labradoro Ĉambro de Asembleo Asembleano
Nova Scotia Asembleano
Aliaj provincoj Leĝdona Asembleo
Teritorioj Komisiito (reprezentanto de la federala registaro) Ĉef-Ministro (antaŭe: Registarestro)

Provincoj de Kanado[redakti | redakti fonton]

La sekva tabelo listigas la provincojn laŭ la ordo en kiu ili aliĝis al la federacio.

Provinco, kun flago Poŝta mallongiĝo/
ISO code
Ĉefurbo Aliĝis al la Federacio Loĝanaro
(2004)
Areo (km²)
Tero Akvo Sumo
OntarioOntario Ontario1 ON Toronto 1-a de julio, 1867 12.439.755 917.741 158.654 1.076.395
KebekioKebekio Kebekio1 QC Kebeko 7.560.592 1.356.128 185.928 1.542.056
Nov-SkotioNov-Skotio Nov-Skotio2 NS Halifakso 938.134 53.338 1.946 55.284
Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko Nov-Brunsviko2 NB Frederiktono 751.400 71.450 1.458 72.908
ManitoboManitobo Manitobo3 MB Vinipego 15-a de julio, 1870 1.170.300 553.556 94.241 647.797
Brita KolumbioBrita Kolumbio Brita Kolumbio2 BC Viktorio 20-a de julio, 1871 4.168.123 925.186 19.549 944.735
Insulo de Princo EduardoInsulo de Princo Eduardo Insulo de Princo Eduardo2 PE Ĉarlotaŭno 1-a de julio, 1873 137.900 5.660 5.660
SaskaĉevanoSaskaĉevano Saskaĉevano4 SK Reĝino 1-a de septembro, 1905 996.194 591.670 59.366 651.036
AlbertoAlberto Alberto4 AB Edmontono 3.183.312 642.317 19.531 661.848
Novlando kaj LabradoroNovlando kaj Labradoro Novlando kaj Labradoro2 NL Sankt-Johano 31-a de marto, 1949 517.000 373.872 31.340 405.212

Notoj:

  1. Tuj antaŭ la federaciiĝo, Ontario kaj Kebekio estis parto de la Provinco Kanado.
  2. Nov-Scotio, Nov-Brunsviko, Brita Kolumbio, kaj Insulo de Princo Eduardo estis apartaj kolonioj kiam ili aliĝis al la kanada federacio. Antaŭ ol ĝi aliĝis al la federacio, Novlando estis sendependa lando en la Brita Komunumaro.
  3. Oni fondis Manitobon samtempe kiel la Nordokcidentaj Teritorioj.
  4. Saskaĉevano kaj Alberto estis kreitaj de terenoj antaŭe en la Nordokcidentaj Teritorioj.

Teritorioj de Kanado[redakti | redakti fonton]

Estas tri (ne-provincaj) teritorioj en Kanado. Ili havas en si la tuton de la kanada ĉef-tero norde de la 60-a paralelo kaj okcidente de Hudsona Golfo kiel ankaŭ preskaŭ ĉiujn insulojn norde de la kanada ĉef-tero. La sekva tabelo listigas la teritoriojn laŭ ordo de estiĝo.

Teritorio, kun flago Poŝta mallongiĝo/
ISO code
Ĉefurbo Eniris la federacion Loĝantaro
(2004)
Areo (km²)
Tero Akvo Sumo
Nordokcidentaj Teritorioj NT Yellowknife 15-a de julio, 1870 42.800 1.183.085 163.021 1.346.106
Jukonio YT Whitehorse 13-a de junio, 1898 31.200 474.391 8.052 482.443
Nunavuto NU Ikaluito 1-a de aprilo, 1999 28.300 1.936.113 157.077 2.093.190

Noto: Kanado ne havigis al si novajn terenojn por krei Jukonion, Alberton, Saskaĉevanon aŭ Nunavuton. Ĉiuj ĉi tiuj antaŭe estis partoj de la Nordokcidentaj Teritorioj.

Brita Kolumbio, Nov-Brunsviko, Novlando kaj Labradoro, Nov-Skotio, kaj Insulo de Princo Eduardo estis apartaj kolonioj antaŭ ol ili aliĝis al Kanado. Ontario kaj Kebekio estis unuigitaj antaŭ la konfederiĝo kiel Provinco Kanado.

Manitobo kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kreiĝis en 1870 el terenoj de Rupert-lando kaj la Nordokcidenta Teritorio. Tiutempe, la terenoj konsistigantaj la Nordokcidentajn Teritoriojn estis la tuto de okcidenta Kanado krom Brita Kolumbio kaj suda Manitobo, kiel ankaŭ la nordaj tri-kvaronoj de Ontario kaj Kebekio.

En 1999, oni kreis Nunavuton de la orienta parto de la Nordokcidentaj Teritorioj, kiel eliro de traktata procedo por solvi la landpretendojn de la inuita popolo. La Jukonteritorio estas en la okcidenta parto de la Kanada Arkto, dum Nunavuto estas en la oriento.

La loĝantaro de Nunavuto konsistas 85 procente de inuitoj, dum la loĝantaro de la Nordokcidentaj Teritorioj konsistas 10 procente de inuitoj, 40 procente de membroj de la Unuaj Nacioj kaj metisoj, kaj 50 procente de ne-indiĝenaj homoj.

La tri teritorioj kune estas la plej maldense loĝata regiono de Kanado, kun ĉirkaŭ 100.000 homoj dise loĝantaj en vasta tereno. Por organizaj celoj, oni ofte parolas pri ili kiel unu regiono, « la Nordo » aŭ « la Teritorioj ».

Kontraste al la Usonaj teritorioj kiel la Usonaj Virgininsuloj, la loĝantaro de la kanadaj teritorioj estas plenrajtaj kanadaj civitanoj kaj ili ĝuas la samajn rajtojn kiel aliaj kanadanoj. Interalie, ili estas plene representataj en la Parlamento de Kanado, samkiel la loĝantoj de la provincoj. Ĉiu kanada teritorio konsistigas unu federalan balot-distrikton kaj rajtas elekti unu plene voĉdon-rajtan deputiton al la Kanada Ĉambro de Deputitoj, samkiel ĉiu alia balot-distrikto en la lando. Kun la escepto de Insulo de Princo Eduardo, kiu havas iomete pli bonan pokapan reprezentiĝon en la Ĉambro ol la Nordokcidentaj Teritorioj, la teritorioj havas pli bonan pokapan reprezentiĝon en la Parlamento de Kanado ol ĉiu alia regiono de Kanado, pro ilia maldensa loĝantaro. Tamen, la balot-distrikto Nunavuto estas la plej vasta unu-deputita balot-distrikto en la mondo. Ĉiu teritorio ankaŭ reprezentiĝas per unu (neelektita) membro de la Kanada Senato.

Aliaj Notoj[redakti | redakti fonton]

La Distrikto de Keewatin ekzistis kiel aparta teritorio de 1876 ĝis 1905, kiam ĝi fariĝis administra distikto de la Nordokcidentaj Teritorioj.

Estas vigla intereso kaj en Kanado kaj en la Turkoj kaj Kajkoj, transmara brita teritorio en la Kariba Maro, ke ĉi tiu insularo iel eniru la konfederacion. Kvankam ankoraŭ ne ekzistas formalaj negocoj tiuteme, la du landoj havas long-tempan interrilaton, kaj formalaj komitatoj de ambaŭ registaroj aktive esploras la cirkonstancojn laŭ kiuj la aliĝo de Turkoj kaj Kajkoj al Kanado povus realiĝi[1].

Provincaj Partioj[redakti | redakti fonton]

En la plej multaj provincoj ekzistas provincaj versioj de la tri grandaj federaciaj partioj. Iuj provincaj partioj tamen ne estas ligitaj al la samnomaj federaciaj partioj, kaj en iuj provincoj estas regione fokusitaj politikaj partioj, kiel la Saskaĉevana Partio. La klimato de provinca politiko en Kebekio estas mult-rilate alia ol en aliaj provincoj de Kanado: la ĉefa diferenco inter la partioj baziĝas je ilia sinteno al kebekia suvereneco (de kiu sendependismo estas unu variaĵo): la Kebekia Partio favoras kebekian sendependecon dum la Liberala Partio de Kebekio ĝenerale malfavoras ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-04-30. Alirita 2004-04-30.