Provoko de Gliwice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Provoko de Gliwice – germana atako al la germana radiostacio de Gliwice, farita ĵaŭde la 31-an de aŭgusto 1939 je la 20.00 horo, tuj utiligita de la germana propagando kiel la ĉefa pruvo de polaj provokoj. Ĝi portis kaŝnomon Unternehmen Tannenberg, samkiel la posta Operaco Tannenberg.

Berlina radio informis plie pri kelkaj aliaj atakoj de ŝajnaj ribelantoj, kiujn – jam sur la teritorio de Germanio – apogis militistaj taĉmentoj de Pola Armeo, armitaj je pezaj pafiloj. Tiamaniere la naziisma propagando jam la 31-an de aŭgusto je la 22.30 horo kulpigis la Duan Polan Respublikon pri komenco de la milito, kaj Nazia Germanio sin prezentis kiel viktimo de pola agreso. Por Adolf Hitler landlimaj incidentoj estis alibio (de la 5.45 horo ni respondas per fajro), kaj por Francio povus okazi preteksto por ne doni militan helpon al Pollando.

Provoko de Gliwice estis unu el serio da entreprenoj de Hitler por antaŭhaltigi transformon de la planata agreso de Nazia Germanio kontraŭ Pollando en la duan mondmiliton, per haltigo de aliancanoj de Pollando por ke ili ne plenumu aliancajn sindevigojn favore al Pollando, kio por Germanio estus riska milito kontraŭ du frontoj.

Bibliografio

  • Andrzej Jarczewski, PROVOKADO. Gliwice 31.08.1939. Gawędy Klucznika Radiostacji (dla Gimnazjalistów wyższej klasy). (Paroloj de la Ŝlosisto de Radiostacio (por gimnazianoj de pli supera lernojaro). La unua pollingva monografio de la provoko de Gliwice, eldonita de la Muzeo en Gliwice en 2009. ISBN 978-83-89856-25-8, ISSN 0860-7818.
  • Alfred Spieß, Heiner Lichtenstein Unternehmen Tannenberg. Der Anlass zum Zweiten Weltkrieg, Wiesbaden und München 1979, pola eldono: Akcja „Tannenberg”. Pretekst do rozpętania II wojny światowej (Akcio "Tannenberg", Preteksto por malkateni la duan mondmiliton) , Warszawa 1990
  • Horst Bienek Die erste Polka, 1975, romano de naskita en Gliwice germana verkisto. Ĉefa komponaĵo de la verko estas atako al la radiostacio. Filmigita en 1978, konata ankaŭ de kelkaj spektakloj. Presita en Pollando sub la titolo Pierwsza polka, 1-a eldono Warszawa 1983, reeldono 2008.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj