Provolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provolono

Provolono estas italdevena fromaĝo kreita en Casilli proksime de Vesuvio. Ankoraŭ ĉi-regione, oni produktas tiun fromaĝon en diversaj formoj, kiel piro, konuso aŭ kolbaso de 10 aŭ 15 cm longe. Nuntempe, la plej grava regiono kiu produktas provolonon situas en norda Italio. Ankaŭ oni produktas varion de provolono en Usono kaj Japanio.

La termino provolono (t.e granda Provola) aperis ĉirkaŭ fine de la 19-a jarcento, kiam oni komencis produkti ĝin en sudaj regionoj de Italio kaj kiam la provolono gajnis ĝian aktualan larĝan grandecon. La malgranda varianto de ĉi tiu fromaĝo nomiĝas Provola kiu povas esti aŭ ne fumaĵita ("affumicata").

Moderna provolono estas fromaĝo el integra grasa bovina lakto, kun glata ŝelo (kovraĵo), produktita ĉefe en valoj de rivero Pado, en Lombardia kaj Veneta regionoj. Ĝi estas produktita laŭ malsamaj formoj: granda salamo ĝis 30 cm diametre kaj 90 cm longe; akvomelona formo;senkola botelo, aŭ ankaŭ kiel granda piro, kun karakteriza ronda anso por pendigo. Ĝi pezas averaĝe 5 kilogramoj (11 funtoj).

Provolono estas duonmola fromaĝo kun varia gusto: Pikantgusta provolono, maturiĝinta minimume dum kvar monatoj kaj kun tre akra gusto, kaj dolĉa provolono (dolce,it.) kun tre milda gusto. En pikantgusta provolono, la karakteriza akra gusto venas el lipazo (enzimo) devena de kapro. Dume la dolĉa vario uzas bovidan lipazon.

En Brazilo, Argentino, Bolivio kaj Urugvajo, malgrandaj diskoj de loke produktitaj provolonoj, de 10 ĝis 15 cm diametre kaj 1 aŭ 2 cm alte, estas ĝenerale konsumita antaŭ manĝado de kradrorostita viando. La provolono estas aŭ metita rekte sur la krado, sur malgrandaj ŝtonoj aŭ en aluminifolia telero kaj kuirita ĝis fandiĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]