Provosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Provosto (tra la franca prévôt, el la latina propositus resp. praepositus = plialtrangulo) estis dum la 16-a jarcento armea oficisto kun kompetenteco de regimenta polico, en la ter- kaj mararmeo.

En kelkaj regionoj provosto ankaŭ estis juĝa oficisto komparebla kun vokto.

Pliposte la provosto estis mararmea oficiro respondeca por la aŭtoritato sub la ferdeko.

Nuntempe ĝi estas nomo por diversaj oficistoj ekz. en universitato k.t.p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]