Provtubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvar provtuboj en provtubingo
Provtuboj kun kemiaj solvaĵoj

Provtubo estas ujo uzata en laboratorio de kemiobiologio, en kiu oni prenas kaj tenas malgrandan kvanton da substanco suferota provojnanalizon.

Ĝi estas cilindra tubo longa de ĉirkaŭ 10 al 15 centimetroj, kun diametro de ĉirkaŭ 1 al 2 centimetroj, kun duon-sfera aŭ konusa fundo. Ĝia aperturo povas esti funelforma. Ĝi estas ĝenerale el vitro (plejofte pirekso), aŭ el polipropileno.

Tipoj de provtuboj

Blua: Plej ofta provtubo, kun fundo duonsfera.
Ruĝa: Provtubo kun funelforma aperturo.
Verda: Provtubo kun fundo konusfunda , uzata por centrifugado.

Vidu ankŭ