Prufiguro (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
laŭlitera "prufiguro", skulptita ligna figuroj ĉe la pruo (antaŭa pinto) de velŝipo

En politiko, prufiguro estas persono kiu tenas de jure gravan (ofte supreme povan) titolon aŭ postenon kvankam de facto tiu plenumas malmultan faktan povon, plej ofte limigite pro konvencio pli ol pro juro. Sed ĉe kelkaj kazoj tiu povas havi ankaŭ malmultan povon ankaŭ laŭ juro. Tiu metaforo derivas el la skulptitaj lignaj prufiguroj ĉe la pruo de velŝipo. Kelkaj prufiguroj estas la Imperiestro de Japanio, la Reĝo de Svedio, aŭ eĉ prezidentoj en kelkaj parlamentaj respublikoj, kiaj la prezidentoj de Barato, Israelo, Bangladeŝo, Grekio, la Prezidento de Germanio, de Pakistano, kaj de Ĉinio (sen la posteno de Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio).