Migdalujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prunus dulcis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Migdalujo
Migdalujo kun maturigantaj fruktoj. Majorko, Hispanio.
Migdalujo kun maturigantaj fruktoj. Majorko, Hispanio.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Prunoideoj Prunoideae
Genro: Prunuso Prunus
Subgenro: Amygdalus
Specio: P. dulcis
Prunus dulcis
(Mill.) D.A.Webb
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Migdalujo (latine: Prunus dulcisAmygdalus communis) estas arbo el la familio rozacoj (latine: Rosaceae), kies rozblankaj floroj aperas antaŭ la folioj. La migdalujo estas la simbolo de virgeco, kaj ĝia frukto estas la migdalo.

Arbo estas maldika sed abunda per folioj, alta inter 8 kaj 12 m. Ĝiaj branĉoj estas pikaj kaj branĉetoj nudaj, glataj ruĝetaj. Folioj estas simplaj, ovformaj kun pika fino. Supra flanko de folioj estas malhelverda kaj brila, suba flanko iom hara.

Floroj estas blankaj ĝis rozkoloraj, meze grandaj, du seksaj kaj unuopaj.

Fruktoj, migdaloj, estas eliptaj ĝis rondformaj, iom plataj kun unu sola semo en la kerno. Oni rompas lignetan ŝelon por preni semon kiun oni manĝas.

La migdalujo estas unu el la arboj kiuj plej frue floras, en Mediteraneo ekde januarofebruaro kiam ankoraŭ aliaj arboj ne floris kaj kiam la arbo mem ankoraŭ ne havas foliojn, pro tio ili konsistigas belegajn vidindaĵojn kaj eĉ pejzaĝojn.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Emin-vala stepo
Flaŭro de Maroko
Kopetdago, Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo
Zagros-montara arbarstepo