Prunus sargentii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉerizo de Sargent
Ĉerizo de Sargent (Prunus sargentii)
Ĉerizo de Sargent (Prunus sargentii)
Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Rosaceae
Subfamilio: Prunoideae
Genro: Prunus
Subgenro: Cerasus
Specio: P. sargentii
Prunus sargentii
Rehder
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Prunus sargentii, komune nomata Ĉerizo de Sargent kaj Ezo-monto-ĉerizo (蝦夷山桜 Ezo-yama-zakura?) aŭ simple Monta ĉerizo (大山桜 Ō-yama-zakura?) en Japanio, estas specio de ĉerizarbo, kiu native kreskas en Japanio, Koreio kaj sur Saĥaleno (Rusio).[1] La internacia nomo de la arbo estas donita en honoro de Charles Sprague Sargent.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉerizo de Sargent en Rendeux (Belgio).

Ĉerizo de Sargent estas falfolia arbo ĉ. 6-12 metrojn alta. Ĝia krono kovras areon de 6-12 metroj. Nova foliaĵo estas ruĝeca aŭ bronzkolora, kaj post ioma tempo ĝi iĝas malhelverda[3]. La folioj estas konsekvence aranĝitaj, larmoformaj kun dentitaj ekstremaĵoj, 7–12 cm longaj. Ili iĝas ruĝaj, oranĝaj aŭ flavaj aŭtune.[4] La floroj estas solaj, rozkoloraj, kun pediceloj de ĉ. 2–3 cm. Somere ili produktas frukton - malhel-purpuran drupon je grando de pizo.[3] La frukto estas sufiĉe grava nutraĵo por malgrandaj kaj mezgrandaj birdoj, sed pro ilia malgrandeco kaj koloro ili kutime ne uziĝas en kuiro aŭ manĝo de homoj.[5]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Prunus sargentii estas dekorativa planto, populara pro sia rapida kresko[6]. Ĝi bezonas lumon kaj sufiĉe sekan grundon. Ĝi estas tre viviva kaj facile toleras damaĝojn pro vento aŭ transplantado, kaj pro tio ofte uzatas kiel strata planto. Ĝi estas, tamen, tre sentema pri poluo.[3] La toleremo por sekeco estas meznivela[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Native la ĉerizo de Sargent kreskas en Japanio kaj en aliaj regionoj de Eosta Azio kun modera klimato. En 1908 ĝi estis transportita en Usonon kaj iom poste en Brition, el kie ĝi disvastiĝis al multaj regionoj de la mondo.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Common Trees of Hokkaido, pg 104
  2. Royal Horticultural Society Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine, What's On, Harlow Carr, October 2007, last access 31 May 2008.
  3. 3,0 3,1 3,2 . Prunus sargentii (angle). Plant Fact Sheets. North Carolina State University (2000-2003). Arkivita el la originalo je 2008-05-15. Alirita 2008-07-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-15. Alirita 2009-09-25.
  4. 4,0 4,1 . Prunus sargentii (angle). UConn Plant Database of Trees, Shrubs, and Vines. University of Connecticut (1997-2001). Alirita 2008-07-04.
  5. ; Dennis G. Watson. Fact Sheet ST-514, Prunus sargentii, Sargent Cherry (angle). Forestry Service, Department of Agriculture (October 1994). Alirita 2008-07-07.
  6. Prunus sargentii Rehder (angle). USDA, ARS, National Genetic Resources Program, Germplasm Resources Information Network - (GRIN). National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.. Alirita 2008-07-07.
  7. Prunus sargentii - Sargent's Cherry (angle). Keele University (October 19, 2007). Alirita 2008-07-04.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Common Trees of Hokkaido, Hokkaido University Press, Sapporo, 1992, ISBN4-8329-1032-9 C0045 P2472E

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]