Psalmo 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuskripto de Psalmoj.

La Psalmo 2 apartenas al la kolekto de 150 psalmoj kaj en la juda Tanaĥo kaj kristana Malnova Testamento

Spertuloj ĝin kunigas al la serio da reĝaj psalmoj kaj revestigas per aparta graveco de la “mesia” kvalito pro la pri ĝi interpreto farita en la Nova Testamento.

Origina kompilado

Eble oni ĝin kompilis okaze de kelka milita venko de reĝo. La psalmo, fakte, ŝajnas poete memorigis konjuron kontraŭ la reĝo kaj lian kompletan venkon, decide kaj energie subtenatan de Dio

teksto de la psalmo

1 Kial tumultas popoloj,

   Kaj gentoj pripensas vanaĵon? 
   2 Leviĝas reĝoj de la tero, 
   Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, 
   Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: 
   3 Ni disŝiru iliajn ligilojn, 
   Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! –
    
   4 La loĝanta en la ĉielo ridas, 
   La Sinjoro mokas ilin. 
   5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, 
   Kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos, dirante: 
   6 Mi starigis ja Mian reĝon 
   Super Cion, Mia sankta monto. –
    
   7 Mi raportos pri la decido: 
   La Eternulo diris al mi: 
   Vi estas Mia filo, 
   Hodiaŭ Mi vin naskis. 
   8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, 
   Kaj por posedo limojn de tero. 
   9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, 
   Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. –
    
   10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; 
   Instruiĝu, juĝistoj de la tero! 
   11 Servu al la Eternulo kun timo, 
   Kaj ĝoju kun tremo. 
   12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, 
   Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. 
   Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Oni notu en ĝi la frazon “La Eternulo diris al mi:

   "Vi estas Mia filo, 
   Hodiaŭ Mi vin naskis” 
   kaj la decidan dian favoron por la vananta reĝo de la unuaj versegoj.

Mesia interpreto

En dua (filologia) lego. kiam la juda monarkio jam malaperis en la historio de la juda popolo, la psalmo 2 nutris la mesiecajn esperojn kaj estis vidita kiel antaŭpriskribo de la karakteroj de la estonta Mesio. Aparte la la dia filiiĝo estas prerogativo de la Mesio.

Interpreto de la Nova Testamento

La tria lego en la Nova Testamento legis la psalmon ĝin atribuante al Jesuo Kristo vidigita kiel la atendita Mesio kaj la realiganto de la judaj promesoj

En la sinoptikaj Evangelioj, kiam oni priskribas la bapton de Jesuo, oni aŭdas voĉon el la ĉielo reprenantan la vortojn de tiu psalmo: evangelio laŭ Luko 3,21-22: "Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, 22 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: ‘’’’’’Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron."

En la libro de la Agoj, Paŭlo el Tarsio, predikanta, predikanta en la sinagogo de Antioĥio de Pisidia, asertas la resurekton de Jesuo Kristo kaj apoge de sia tezo citas la psalmon 2-an: (Agoj 13, 32-33): "32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis."

Tiu sama frazo estas ripetata en la Epistolo al la Hebreoj (1,5) por substreki la superecon de §Jesuo kompare kun la anĝeloj: "Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?"

Mesieco de la psalmo 2 laŭ judaj fontoj

Tiel juĝis:

  • Babilona Talmudo
  • multaj rabenoj en komentoj pri la psalmo 2
  • Maimonido (enkonduko en Sanhedrin, ĉapitro 10)
  • David Kimchi (13-a jarcento), komento en versoj 12
  • Yalkut (13-a jarcento), Sekcio 621, en versoj 7

Bibliografiaj referencoj

Vidu ankaŭ