Blankanuka ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pseudibis davisoni)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanuka ibiso
Blankanuka ibiso
Blankanuka ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Pseudibis
Specio: P. davisoni
Pseudibis davisoni
(Hume, 1875)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankanuka ibiso, Blankaŝultra ibisoDavisona ibiso (Pseudibis davisoni) estas specio de vadbirdo de la familio de ibisoj nome Treskiornitedoj. Ĝi loĝas nur ĉe kelkaj lokoj en norda Kamboĝo, suda Vjetnamio, plej suda Laoso kaj Orienta Kalimantano en Indonezio.

La Blankanuka ibiso loĝas en lagoj, lagetoj aŭ flakoj, marĉoj kaj malrapidaj riveroj en malfermaj arbaroj de malaltaj teroj. Ili loĝas ankaŭ en disarbaroj, sekaj aŭ malsekaj herbejoj kaj larĝaj riveroj kun sablecaj aŭ gruzecaj bordoj.

Plenkreskulo estas tipe 75–85 cm longa, kun malhela plumaro, kun distinga hela kolumo kiu deproksime ŝajnas blueca kaj facile kontraste rimarkindas dum ripozo aŭ manĝa piedirado. La kalva kapo estas nigra, la kruroj estas ruĝaj, kaj ĝi havas blankecan makulon en interna flugilo, kiu videblas nur dumfluge aŭ havante malfermajn flugilojn. Ambaŭ blankecaj karakteroj estas tialoj por ambaŭ alternativoj de komuna nomo.

Pro malgranda populacio kaj pliiĝanta habitatoperdo pro lignoproduktado el arbaroj de malaltaj teroj kaj sekigado de humidejoj por agrikulturo, la Blankanuka ibiso estas taksata kiel Draste Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. La nuna monda populacio estis ĉirkaŭkalkulata je malpli da 250, eble tiom malmulte kiom nur ĝis 49, kvankam enketo de 2009 pri la specio kalkulis 310 individuojn.[1] En 2010 rekordo de 429 estis atingita en Kamboĝo, el kiuj pli da 170 birdoj en la Naturrezervejo Lomphat. Tiu loko estas nune la dua plej grava en la mondo por tiu specio. Kun konata populacio de ĉirkaŭ 200 ekzempleroj okcidento de Siem Pang IBA estus la unua.

La latina scienca nomo estas rememoro al William Ruxton Davison.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]