Pseŭdo-Dionizio la Areopagano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pseŭdo-Dionizio la Areopagano
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 5-a jarcento
Morto ĉ. 6-a jarcento
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo teologo • filozofo • religiulo • historiisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva dum 5-a jarcento–6-a jarcento vd
Verkado
Verkoj Pri ĉiela hierarkio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pseŭdo-Dionizio la Areopagano estas nomo uzata por filozofo kaj teologo de la kristana medio en la jarcento 5-a aŭ 6-a, nacie bizanca, de kiu tamen ne estas konata la naskiĝloko kaj mortloko, nek lia vera nomo. Ĉar li sub siaj verkoj sin signis kiel Areopagano aludante al la samnoma persono de la Agoj de la Apostoloj (17:32-34[1]) kaj ĉar la admirantoj, eble ne tre frue, sin konsciigis pri la nevera aŭtoreco, oni eknomis lin Pseŭdo-Dionizio la Areopagano.

La mistera filozofo[redakti | redakti fonton]

La kazo de la Peŭdo-Dionizio eble povas konsideriĝi kiel la plej fekunda kaj influa literatura falsaĵo de la historio de la okcidenta filozofia pensado. Sub la nomo de la disĉiplo de Sankta Paŭlo kaj unua episkopo de Ateno, konvertiĝinta al kristanismo post la aŭskultado de Paŭlo parolanta ĉe la atena Areopago, kaŝiĝis anonima aŭtoro, vivinta eble en la Sirio de la 5-a jarcento, eble ekleziulo, eble episkopo, eble nur pastro. La korpuso de la verkoj aŭtoritaj de tiu mistera verkisto (kvar traktadoj kaj ero de dek leteroj) prezentas karakterizojn doktrinajn kaj terminologiajn kiuj malfacile povus datiĝi je la unua fazo de la apostola predikado, ĉar ĝi montras spurojn de postaj hereziecaj disputoj kaj iun terminologian kaj konceptan apudecon al la lasta novplatonisma spekulativado, tiom ke oni hipotezis rektan influon sur Pseŭdo-Dionizion de atena filozofo Proklo.

Preter la problemo pri la origino de tiu teksta korpuso, kio determinis ĝian sukceson fontas sendube el la trealta spekulativada nivelo de ĝia doktrina enhavo, kiu establis sisteman fundamenton kaj riĉigon de la teologia spekulativado disvolviĝinta ĝis la 5-a jarcento sine de la tradicio de la Eklezio.

Ene eĉ de siaj skriboj, la aŭtoro sin prezentas kiel la unuajarcenta atena “Dionisio, membro de la Areopago”, menciita en la Agoj de la Apostoloj”. Li postulas apostolan fidindecon pro tio ke li sin proklamas ĉeestinto de la parolado kiun Sankta Paŭlo prelegis ĉe Areopago kaj konkludiĝinta inter la mokoj de atenanoj. Li, kontraŭe, konvertiĝintus kaj poste estiĝintus episkopo de Ateno.

Laŭlonge de tuta mezepoko kaj ĝis la Renesanco la atribuado al la atena Dionisio neniam estis juĝita necerta. La unuaj obĵetoj estis ekscititaj de la filozofo kaj filologo Lorenzo Valla en la unua duono de la 15-a jarcento, sed plena akcepto pri tiu kritiko solidiĝis nur en la 19-a jarcento: ĉar la enhavo de tiuj skriboj ne povas sin forigi el la novplatonisma filozofio de Proklo kaj ties disĉiploj kaj postepokaj herezaj konceptoj.

Sed eĉ hodiaŭ estas ankoraŭ problemo la identigo de la aŭtoro de tiuj verkoj. Ĵus estis rifuzita ankaŭ la hipotezo ke la vera aŭtoro povus esti Damascio, kiu laŭ la fama bizancisto Carlo Maria Mazzucchi provintus insideme enirigi novplatonismon kiel esencon de kristanismo [2]. La tezo ke la verko estas frukto de pagano plaĉis al luteranaj teologoj ĉar la verkoj ŝajnas atribui tro la potencon al la homa racio rilate la eblecon pruvi la ĉeeston kaj agadon de Dio en la mondo: kio ĉe eroj de protestantismo estus malsona pretendo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De la Corpus Areopagiticum (Areopaga Korpuso) estis konservitaj la sekvaj verkoj, kies titoloj en la latina (el la greka tradukitaj de Johano Skoto Eriugena en la 9-a jarcento) tiel diritaj:

  • De coelesti hierarchia (Pri ĉiela hierarkio)
  • De ecclesiastica hierarchia (Pri eklezia hierarkio)
  • De divinis nominibus (Pri la diaj nomoj)
  • De mystica theologia (Pri mistika teologio)

Ene de tiuj foje estas menciitaj aliaj verkoj de la sama aŭtoro, kiuj tamen ne atingis nin, kiel De symbolica theologia (Pri simbola teologio). Krome de la sama aŭtoro estas konataj dek leteroj.

Pseŭdo-Dionizia pensado[redakti | redakti fonton]

La pensado kiu emerĝas el la verkoj montras grandajn influojn novplatonajn, specife el tiuj de la filozofo Proklo (en teksto oni citas Ieroteo/n) [3], kie ankaŭ notindas malabunda uzo de la terminologio de la «dogmatiko» de kristanismo). Rimarkindaj ankaŭ la influoj de la teologio de Kapadociaj Patroj, aparte de Gregorio de Nyssa. Pro tio oni opiniis ke la aŭtoro povus esti novplatonisto kiu, konvertiĝinta al kristanismo, celas trovi renkontigajn punktojn de la du religioj aŭ, alikaze, kristano kiu sin adresas, miscele, al filozofia publiko pagana, elingigante aŭtoritatecon en la falsa atribuaĵo al kristana Dionisio, jam areapagana.

Krome estas opiniantoj laŭ kiuj la aŭtoro membris en frakcio serĉanta kompromison inter monofizitismo kaj tiu kiu estos la oficiala doktrino de Eklezio. Dekomence por plivalorigi sian doktrinon, eĉ post la kondamno pri tiu lasta; poste, fakte, la skriboj de la Pseŭo-Dionizio estis ĉiukaze konservitaj kiel aŭtoritata fonto en la Eklezio ĉar la esprimoj permesas iun aŭ alian interpreton.

Entute, la verkoj de Pseŭda Dionizio priskribas hierarkian vizion pri la realo, depruntitan el la novplatonismo, en iu realo kaj scio malsupreniras el la superega principo de la kreado, Dio, tra la anĝelaj inteligentoj, ĝis la plej malalta grado materio. Tia hierarkio reflektiĝas en la piramida ordigo de la Eklezio.

Filozofio kaj teologio de Pseŭdo-Dionizio[redakti | redakti fonton]

Homo kapablas koni la dian principon, kaj al ĝi supreniri, tra/per du vojoj. La unua difiniĝas teologio aserta aŭ katafatika (el la greka καταϕατικός - aserta der. di κατάϕημι aserti), ĉar al Dio, estante kaŭzo de ĉiuj estaĵoj, prave eblas referenci ĉiun atributon de ĉiu unuopra estaĵo. La dua vojo, pli taŭga ol la unua, vortiĝas per negativa teologio aŭ apofata apoϕατικός - neaserta), tra/per kiu Dio, transcendanta ĉiun mondan aĵaron, povas esti komprenata nur per depreno, neante unu post la alia ĉiujn eblajn atributojn, eĉ tiujn pretende specifantajn liajn "diecon", "eston" aŭ "bonon". Negativa teologio kulminas per la silento. La vera scio pri Dio, tamen, realiĝas preter kaj la aserta kaj la negativa teologio, ambaŭ transcendante en mistika elano en kiu la menso nuligas ĉiun distingon inter objekto kaj subjekto, inter pensanto kaj pensito: «Se iu, vidinte Dion, komprenis kion li vidis, li ne vidis Dion, sed ion de liaj verkoj ekzistantajn kaj koneblajn».

Determinanta estis la influo de Dionizio la Areopagano sur postaj pensuloj kiel sur Skoto Erigiuna, la latiniginto de liaj grekaj verkoj, sur Mateo el Kuzo kaj ĝenerale sur verkistoj pri mistiko. Sed tia pseŭdadioniza emo al «elimino» de la distingo inter objekto kaj subjekto povas suspektigi rigidajn monotestojn kiel kristanojn, ties mistikuloj male traktas pri mistiko ĝenerale eliminante ĉiun suspekton de identigo.

La teorio de la estetiko en la pensado de Pseŭdo-Dionizio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Pseŭdo-Dionizio, la belo trovas sian ekstaregan esprimon en la originalaj ideoj apartenantaj al Nous, [4] la dua hipostazo, kiuj estas dispecigitaj en la materio en senfina multobleco. Arto, kiu laŭ Platono devas admire deĵori la veron, havas la taskon surfacigi la veron el la aĵoj, el malantaŭo de ilia materio ŝajneco, kaj, por tion atingi, devas strebi al la transcenda realo.

Arto (artiston), pro la fakto de sia direktiĝo al belo, devas, siavice, intence celi tiun transcendan idealon kie tiu belo eĉ pli brilas.

La plej alta esprimo de belo enestas en la hiperunaniaj ideoj mem: tial, la arto ne povas limiĝi al al "mimesis (kopiado, ripetado, adhero...) de la realo (laŭ la difino de Aristotelo), sed spegulo de la idealo.

Centra en tiu tasko ne estas alta sentebleco de artisto kiu kapablas kapti el la realo tion kio preteratentiĝas ĉe komunaj personoj, sed lia inteligento, la unika kapabliĝinto travidi la ideojn en la materiaj estaĵoj.

Artisto ne povas vidi kaj «prediki» la «UNU», sed povas starti el la du Hipostazo kiu estas la «Nous», obeante amplekson de kanonoj kiuj certe respegulas la fundamentojn de tiu realo.

Kiu ajn estas la verka temo pritraktinda, la belo estas ĉiam simplo, harmonio, simetrio, formreguleco, lumo, laŭ la greka kanono de la belo. El la verkaĵo devas traŝpruci ideo de unueco, kun daŭra ligo inter la objektoj reprezentataj: laŭregulaj formoj, kiuj tial havas la samapoziciajn angulojn, kolorojn similajn, kaj simetrioj.

Tial, artaĵo estas en du dimensioj kaj ne en tri, por deiĝi el la materia spaceco kaj sentigi transcendon; ĝi senas je elementoj enprizonigantaj en la tempo kopiante la situacion de la tri hipostazo.

Artisto uzas regulajn poligonojn kiuj alproksimiĝas al la perfekto de la platonaj solidoj, kaj kolorojn lumegajn, en kiuj ekstaras la flavo.

(La belo ĝis la mezepoko estos consonantia et claritas, harmonio kaj lumo).

Literaturaj citaĵoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pseŭdo-Dionizio estas citata en La nomo de la rozo ĉe la protagonisto Vilhelmo el Baskerville, kiu ŝatas kaj ŝatigas la ridon dum disputado inter saĝuloj.[5]
  • Dionysius_Aeropagita.html Opera Omnia el Migne ([1], greka patrologio, kun analizaj indeksoj.
  • Moreno Morani, I nomi divini, con testo greco a fronte, Edizioni Studio Domenicano, Roma, 2010.
  • Enciclopedia filosofica, Centro Studi Filosofici di Gallarate, Lucarini, vol. II.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kie la persono estas esperantigita per Dionisio
  2. http://www.liberonweb.com/asp/libro.asp?ISBN=884526288X
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2010-09-09.
  4. (Kosma Intelekto por stoikuloj, Dia inelekto = Dia filo =Verbo, por kristanoj)
  5. Umberto Eco, Il nome della rosa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]