Pseŭdotelefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pseŭdotelefono estas artiklo, kiu similas al telefono, sed ne taŭgas por telefoni.

Kalkulilo, kiu aspektas, kiel kalkulilo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La telefona formo povas esti allogaĵo, reklamo. Tial oni vendas telefonaspektajn artiklojn, ekzemple kalkulilojn, radiojn, aŭ ŝparmonujojn kaj similajn.

La kalkulilo (vidu la foton dekstre!) tute aspektas kiel poŝtelefono, eĉ ĝi havas antenon. Tamen, ĝi funkcias kiel kalkulilo kaj ne kiel poŝtelefono.

Oni vendas ŝparmonujojn, kiuj estas porcelanaj gisaĵoj, tial tute similas al konataj telefonoj (vidu la suban bildon!). Malantaŭ la disko kaŝiĝas aperturo por la moneroj. Sur la piedo de la ŝparmonujo estas alia ronda aperturo kun ŝtopilo, kie (se ne disrompu la porcelanon) la moneroj eliĝas.

Inter la fumantoj estas popularaj pseŭdotelefonoj sur tablo. Se oni levas la aŭdparolilon, ekstaras cigaredujo. Se oni rigardas pli atente la mikrofonon, tio estas en la vero fajrilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.