Psidium cattleianum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
fraga gujavo
Starr 010704-0072 Psidium cattleianum.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Psidium
Psidium cattleianum
Sabine, 1820
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
arbo

Psidium cattleianumfraga gujavo (sinonimo: Psidium littorale) estasplanto el la familio Mirtacoj. Ĝi estas parenca al vera gujavo (Psidium guajava).

La fraga gujavo estas ĉiamverda arbedo alteco de 6 m aŭ malofte ĝis 12 m. (Psidium cattleianum var. lucidum), estas ĉiamverda arbo kun glata bruna trunko. La folitigoj longas 1 cm. La kontraŭstaraj folioj estas glatrandaj, ovalaj, rondigite pintaj, ledaj, de supre malhelverdaj kaj malsupre pal-helverdaj kaj 3-12 x 2-6 cm grandaj. La 1,5-6 cm larĝaj, blankaj floroj kreskas triope ĉe foliakseloj. Ili odoras kaj havas multajn ĝis 2 cm longaj stamenojn.

La rondaj ĝis ovoformaj 2-5 cm longaj fruktoj maturiĝas de verdaj al malhelrugaj, violruĝa aŭ malofte citronflavaj (Psidium cattleianum var. lucidum). La frukto havas ringon de kvar ĝis kvin sepaloj, kiuj longas ĝis 4 mm. La ŝelo de la frukto estas glata kaj brila. La fruktokarno estas suka, vitrece blanka, ruĝeca aŭ flaveca (Psidium cattleianum var. lucidum) kaj gustas arome dolĉ-acida kiel fragoj. La gusto estas pli bona ol tiu de la vera gujavo. La frutko enhavas multajn malmolajn, ĝis ĉ. 2,5mm longajn flav-brunajn semojn.

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Eblas fari el ili fruktsukon, kompoton, marmeladonglaciaĵon.

La fraga gujavo estas indiĝena en orienta Brazilo kaj estas kultivata en la tropikoj de la Nova Mondo. Ĝi troveblas ankaŭ en Afriko, suda kaj sudorienta Azio kaj sur kelkaj insuloj en Pacifiko ekzemple Havajo, kie la planto estas invada.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998); ISBN 3-405-15168-6
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke, Verlag Eugen Ulmer (2000); ISBN 3-8001-3520-5
  • Morton, J. 1987. Cattley Guava. p. 363–364. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.

Referencoj[redakti | redakti fonton]