Psikedelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Psikedelo, aŭ psiĥedelo, estas adaptaĵo de la angla termino psychedelia, neologismo formita el la grekaj vortoj ψυχή, "animo", kaj δήλομαι, "manifesti". La vorto psikedela estis inventata de la psikologo brita Humphry Osmond kaj signifas "kiu manifestas animon". La termino psikedelo rilatas al subkulturo naskiĝinta en la 1960-aj jaroj kaj inspirata de halucinogenaj drogoj kiel LSD. Ĉi tiu movado estis proksime ligata al la Hipi-movado. La vorto ankaŭ koncernas tian arton kaj rokmuzikon kiu elvenis de tiu kulturmovado.