Psikiatria hospitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de la frenezuloj en Vieno

Psikiatria hospitalo estas specialigita malsanulejo por la kuracado de psikmalsanuloj. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento la psikiatriaj hospitaloj estis nomataj frenezulejoj [1]

La malsanoj, kiuj estas kuracataj en psikiatria hospitalo estas psikozoj, gravaj depresioj kun risko de memmortigo, neŭrozoj kaj aliaj psikaj malsanoj.

Nuntempe ekzistas fermitaj kaj malfermitaj kuracsekcioj. En multaj landoj, la pacientoj estas kutime akceptataj sur libervola bazo, sed la paciento povas esti enhospitaligita ankaŭ kontraŭ sia volo, kiam li povas konsistigi signifan danĝeron al si aŭ al aliaj.

La traktado de pacientoj en la fruaj frenezulejoj estis kelkfoje senkompata kaj enfokusigita al limigo kaj moderigo de la konduto.[2][3] La laŭgradaj reformoj en multaj landoj, kun la enkonduko de pli efikaj traktadoj, kondukis al la apero de modernaj psikiatriaj hospitaloj. Kun la uzo de kombinaĵo de medikamentoj kaj psikoterapio, oni provas precipe helpi la pacientojn atingi la kapablon, kontroli la propran vivon en la ekstera mondo.[4]

La kuracisto Philippe Pinel, konata kiel la patro de la moderna psikologio, kiu unue starigis metodojn de kuracado kaj humana traktado de la mensmalsanaj prizorgatoj. Li demonstris ke liberigi pacientojn de ĉenoj kaj homa kuracado povas atingi bonajn terapiajn rezultojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lau PIV 2002 frenezulejo estas domo, kie oni gardas kaj flegas frenezulojn
  2. Life Magazine. Arkivita el la originalo je 2012-11-30. Alirita 2015-02-25.
  3. Life Magazine. Arkivita el la originalo je 2012-11-30. Alirita 2015-02-25.
  4. Surgeongeneral.gov

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]