Psikologio
Psikologio (aŭ psiĥologio) (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo') estas scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognojn, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.
Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco en tio ke ĝi ne simple studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.
Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian sciencon aŭ homan sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.
Historio
En la malfrua 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.
En 1879 la germana sciencisto Wilhelm Wundt fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo), la usonano William James kaj la aŭstro Sigmund Freud.
La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la egoo, la superegoo kaj la iduso.
Ekde la meza 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de FREUD, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika.
Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognitiva scienco. Kognitiva scienco denove konsideras la menson investigebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrosciencon por studi ĝin.
Fakeroj
- Fiziologia psikologio: La fakero de psikologio kiu studas la fiziologion de konduto.
- Kompara psikologio: La fakero de psikologio kiu studas la konduton de diversaj organismoj pro kompreni iliajn funkcian signifon kaj iliajn rilaton al evoluo.
- Konduta analizo: La fakero de psikologio kiu studas la efekton de konduton aŭ ĉirkaŭaĵon pri konduto.
- Konduta genetiko: La fakero de psikologio kiu studas la efekton de genetiko pri konduto.
- Kognitiva psikologio: La fakero de psikologio kiu studas kompleksan kondutojn ekzemple atenton, lernon, memoron, kaj problem-solvon.
- Kognitiva neŭroscienco: Simila al kognitiva psikologio, sed ankaŭ studas la rolon de cerbo.
- Socia psikologio: Studas la efektojn de homoj pri konduto.
- Personeca psikologio: Studas la kaŭzojn de diferencoj en kondutoj de homoj.
- Evolua psikologio
- Inter-kultura psikologio: Studas la efektojn de kultoroj pri konduto.
- Klinika psikologio
Skoloj
- Ekzistanalizo
- Empiriisma psikologio
- Geŝtalt-psikologio
- Humanisma psikologio
- Kognitiva psikologio
- Kondutismo
- Konduta terapio
- Psikanalizo
- Transpersona psikologio
- Kleriga psikologio
Aplikoj
- Psikoterapio
- Psikologia konsultado
- Varba kaj venda psikologio
- Psikodiagnozo
- Perturbo
- Politika psikologio
- Trafika psikologio
- NLP (Neŭro-lingvistika programado)
Metodoj
Famaj psikologoj
El Eŭropo
El Ameriko
Aliaj
Terminaro
- Animao/animuso
- Arketipo
- Ciklotimio
- Depresio
- Distimio
- Ekstravertiteco
- Ekzisto
- Fobio
- Fuĝo for de libereco
- Flegmulo
- Geŝtalto
- Introvertiteco
- Katarso
- Katekso
- Kolektiva malkonscio
- Komato
- Komplekso
- Malvastafobio
- Masko
- Melankoliulo
- Ĥolerikulo
- Personecaj perturboj
- Psiko
- Repuŝado
- Sinkronismo
- Sangvinulo
- Temperamento
- Kongrueco
Referencoj
- ↑ Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.
Eksteraj ligiloj
- Per-Esperanto-Psikologio Retforumo pri Psikologio en Esperanto
- Socioniko (Esperantlingve)
- Ruben Feldman GONZALEZ "La nova paradigmo en psikologio"
- International PSY Congresses