Psikozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Psikozo laŭ PIV estas "mensa malsano ne kaŭzata, kiel la neŭrozo, de organa lezo aŭ difektiĝo".

Temas pri grupo de severaj psikaj malsanoj, kiuj rilatas al dumtempa drasta perdo de la percepto pri realeco. La vorto en la germana lingvo (Psychose) enkondukiĝis dum la jaro 1845 fare de la kuracisto Ernst von Feuchtersleben kaj poste tradukiĝis al aliaj lingvoj. Gvidaj simptomoj estas unuflanke iluziaj konceptoj pri la realo (ekzemple paranojo), kaj aliflanke iluzia percepto de la realo (unuavice vidaj, aŭdaj aŭ sentaj halucinaĵoj).

En la internacia klasifiko pri malsanoj ICD-10 de la Monda San-Organizo tuta grupo de diagnozoj, de la kodo F20 ĝis F29, estas antaŭvidita por diversaj subgrupoj de psikozoj, kvankam la simptomaro ĉiam estas nomata "psikoza(j) perturbo(j)", ne simple "psikozo" (la klasifiko, same kiel la dua, nur-usona klasifiko DSM, ĝenerale evitas la vorton "malsano", kaj preferas la pli diplomatian vorton "perturbo", kaj krome emas diplomatie vortumi la nomojn de malsanoj.). Plia kialo eviti la vorton "psikozo" estas la pridiskutata deveno de la termino el la psikoanalizo kaj la en tiu psikoterapia skolo neprecize difinita limo inter "psikozo" kaj "neŭrozo". Tamen ambaŭ tutmondaj klasifikoj nur tre malkonsekvence evitas la vorton, ĉar la termino "psikozaj perturboj" ĉiukaze klare referencas al la substantivo "psikozo".

La grandaj grupoj de la pzikoza perturbaro estas

  1. organikaj psikozoj (kaŭzataj de iuspeca veneniĝo, ekzemple fare de drogoj),
  2. skizofreniaj psikozoj (kies origino estas akre pridiskutata) kaj
  3. afekciaj psikozoj (ligitaj al aparte forta emocia malekvilibriĝo rilate al depresiomanio).

Trakto

En la kazo de organika psikozo, konsilendas unuavice ĉesi la kontakton kun la veneniga substanco, kaj duavice - kiel ankaŭ ĉe skizofreniaj psikozoj - restabiligi la kontakton al la realeco helpe de medikamentoj, unuavice la grupo de neŭroleptikoj. Krome psikoterapia akompano, medicina informado kaj trejnado (de la pacientoj kaj iliaj familianoj) rilate al la malsano kaj la laŭebla prevento de ĝi estontece aparte gravas (tia informado de trejnado de la pacientoj kaj iliaj familianoj nomiĝas "psikoedukado"). Por la trakto de afekciaj psikozoj ekzistas diversaj grupoj da medikamentoj, laŭ la konkreta simptomaro, kaj ankaŭ ĉi-tie krome gravas psikoterapia akompano kaj psikoedukado.