Psitakosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psitakosaŭro
Troveblo de fosilioj: Frua kretaceo
spekultativa ilustraĵo
spekultativa ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Cerapoda
Infraordo: Ceratopoj Ceratopsia
Familio: Psitakosaŭredoj Psittacosauridae
Genro: Psitakosaŭro Psittacosaurus
Osborn, 1923
Specioj
  • P. mongoliensis (tipo)
    Osborn, 1923
  • P. sinensis
    Young, 1958
  • P. meileyingensis
    Sereno k.a., 1988
  • P. xinjiangensis
    Sereno & Zhao, 1988
  • ?P. sattayaraki
    Buffetaut k Suteethorn, 1992
  • P. neimongoliensis
    Russell k Zhao, 1996
  • P. ordosensis
    Russell k Zhao, 1996
  • P. mazongshanensis
    Xu, 1997
  • ?P. sibiricus
    Voronkevich, 1998
  • P. lujiatunensis
    Zhou k.a., 2006
Sinonimoj

Protiguanodon Osborn, 1923
Luanpingosaurus Cheng vide Chen, 1996[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Psitakosaŭro (Psittacosaurus; malnovagreka: "papaga lacerto") estas genro de psitakosaŭreda ceratopa dinosaŭro vivinta dum la frua kretaceo en regiono nun parto de Azio, antaŭ 130 ĝis 100 milionoj da jaroj. Ĝi estas aparte grava kiel la plej specio-riĉa dinosaŭra genro: oni trovis almenaŭ ok formortintajn speciojn el fosilioj trovitaj en diversaj regionoj de Ĉinio kaj Mongolio, kaj eble aldonajn speciojn de Tajlando kaj Rusio.

Ĉiuj psitakosaŭraj specioj estis du-piedaj herbovoruloj de la grandeco de gazelo; ili ĉiuj havis altan, potencan bekon sur la supra makzelo. Psitakosaŭroj estis tre fruaj ceratopoj kaj, kvankam ili evoluigis iujn trajtoj nur siaj, ili ankaŭ dividis multajn anatonomiajn trajtojn kun postaj ceratopoj kiel protoceratopo (Protoceratops) kaj triceratopo (Triceratops).

Psitakosaŭro ne estas tiel fama kiel ĝia prakuzo la triceratopo sed ĝi estas unu el la plej plene konata el la dinosaŭroj genroj. Oni kolektis fosiliojn de jam pli ol 150 unuopaj psitakosaŭroj, inter ili multajn plenajn skeletojn. Inter ili reprezentiĝas plej diversaj aĝoklasoj, de ĵus elkoviĝintoj ĝis plenkreskuloj, kio permesis plurajn detalajn studojn de la kreskorapideco kaj reprodukta biologio de la psitakosaŭroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wang k.a. (2000) Vertebrata PalAsiatica 38: 92