Psitakozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nematurula ardeo suferanta psitakozon.

En medicino (Pneŭmonologio), psitakozo ankaŭ konata kiel papagomalsano, papagofebro, kaj ornitozo estas zoonoza infekta malsano kaŭzita per bakterio nomata Chlamydophila psitaci (antaŭe Chlamydia psittaci) kaj transmitita de papagoj, kiel ekzemple araoj, nimfpapagoj kaj papagetoj Melopsittacus undulatus, kaj krome kolomboj, paseroj, anasoj, kokoj, mevoj kaj multaj aliaj specioj de birdo. La incidenco de infekto en kanarioj kaj fringoj estas supozata sub la nivelo kiun havas ĉe psitakoj.

En certaj kuntekstoj, la vorto "psitakozo" estas uzata kiam la malsano estas portita per iu specio de birdo apartenanta al la familio de Psitakedoj, dum "ornitozo" estas uzata kiam aliaj birdoj portas la malsanon.

Ĉe birdoj[redakti | redakti fonton]

C. psittaci en birdoj ofte estas ĉiea kaj infektoj povas esti neŝajnaj, severaj, akutaj aŭ konstantaj kun intermita deĵetado. Simptomoj en birdoj inkludas "inflamajn okulojn, spirmankon, akvecajn elĵetojn kaj verdajn urinaĵojn." "[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]