Psychrolutes marcidus
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Specimeno de Psychrolutes marcidus
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Psychrolutes marcidus McCulloch, 1926 |
||||||||||||
La blobfiŝo (Psychrolutes marcidus) estas fiŝo kiu vivas en la profundaj maroj ĉe la marbordoj de la aŭstralia kontinento kaj Tasmanio. Ĝi estas foje nomata profundmara fiŝo. Pro la nealirebleco de ĝia vivejo, ĝi estas malofte vidita de homoj. La blobfiŝo vivas ĉe fundo kie la premo estas dekoble pli alta ol ĉe la marnivelo, kaj tio probable igus normalajn gasvezikojn malutilaj.
Por resti floseca, la karno de la blobfiŝo estas ĉefe gelateneca amaso, iomete malpli densa ol akvo; ĉi tiu ebligas al la fiŝo flosi super la marfundo sen elspezi energion dum naĝado. La relativa manko de muskolo ne estas malavantaĝo por ĝi, ĉar ĝi ĉefe nutras sin per manĝeblaj partikloj kiuj flosas en la maro.
Ĝi povas esti kaptita de longegaj retoj, kaj estas zorgoj, ke la blobfiŝo estas nun minacata de troa fiŝado en la maroj ĉirkaŭ Aŭstralio.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |