Ptaho

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ptaho

Ptaho estas unu el la plej malnovaj dioj de la egipta mitologio.

Apis, la sankta bovo de Memphis, estis adorata kiel lia enkarniĝo. Imhotep, la konstruiston de la ŝtupopiramido, oni rigardis kiel unu el la filoj de la dio Ptaho.

Reprezentado [redakti]

Kutime oni prezentas Ptahon kiel mumio en alĝustigita vestaĵo, kun senhara kapo kaj ĉapo. En siaj manoj li tenas bastonon, kiu estas kunmetaĵo el Anch-kruco kaj Was-sceptro - simboloj de povo kaj forto. Ekde la meza regno li portas rigidan mentonbarbon.

Religia evoluo [redakti]

Dum la malnova regno Ptaho kunfandiĝis kun la falkoforma Sokar, alia dio el Memphis, kaj estis nomata Ptaho-Sokar. La multe pli grava kunfandiĝo kun la dio de mortintoj Oziriso evoluis al la dio Ptaho-Sokar-Oziriso, kies bildo ofte troviĝas sur tombaldonaĵoj de privatuloj.


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Ptah-Hotep (france)
Ekstera ligilo    Ptaho (france)