Pteridio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pteridium)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pteridio
Agla pteridio (aŭ "aglofiliko")
Agla pteridio (aŭ "aglofiliko")
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Filikoj Pteridophyta
Klaso: Veraj filikoj Pteridopsida
Ordo: Polipodialoj Polypodiales
Familio: Denstediacoj Dennstaedtiaceae
Genro: Pteridium
Gleditsch ex Scop.
Specioj

Pteridium aquilinum
Pteridium caudatum
Pteridium esculentum
Pteridium latiusculum
kaj ĉirkaŭ 6-7 aliaj specioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pteridio [1] (Pteridium) estas genro de grandaj, maldelikataj filikoj el la familio de la denstediacoj (Dennstaedtiaceae). Filikoj estas vaskulaj plantoj kiuj havas alternantajn generaciojn, grandajn plantojn kiuj produktas sporojn kaj malgrandajn plantojn kiuj produktas gametojn (ovoĉelojn kaj spermatozoojn). La pteridioj estas okulfrapaj por siaj grandaj, forte entranĉataj folioj. Ili estas troveblaj en ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto kaj en ĉiuj medioj escepte de dezertoj, kvankam sia kutima biotopo estas la arbustetaro. Tiu genro havas verŝajne la plej vastan tutmondan arealon kompare kun tiun de la aliaj filikogenroj.

En la pasinteco, la genro estis ofte traktita kiel havanta nur unu specion, la agla pteridio, sed lastatempe oni subdividas ĝin en proksimume dek speciojn.

Kiel filikoj, pteridioj ne havas semojn nor fruktojn, sed la nematuraj frondoj foje estas manĝataj, kvankam iuj supozeble estas kancerigaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 934