Puŝkin (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la alia urbo kun simila nomo vidu artikolon Puŝkino.


Puŝkin
municipa distrikto • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 196601–196609
Demografio
Loĝantaro 109 885  (2018) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 43′ N, 30° 25′ O (mapo)59.71666666666730.416666666667Koordinatoj: 59° 43′ N, 30° 25′ O (mapo) [+]
Areo 2013 km² ( 201 300 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Puŝkin (Sankt-Peterburgo)
Puŝkin (Sankt-Peterburgo)
DEC
Puŝkin
Puŝkin
Situo de Puŝkin
Puŝkin (Eŭropa Ruslando)
Puŝkin (Eŭropa Ruslando)
DEC
Puŝkin
Puŝkin
Situo de Puŝkin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pushkin (town) [+]
vdr

Puŝkin (ruse Пушкин) estas urbo de la Oblast de Sankt-Peterburgo en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 40294501.

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1808.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

La interurba telefona kodo estas 812.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). En la urbo estas fervoja stacio Detskoje selo (Детское село).

En jaro 1959 la urbo havis 45,6 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 84,6 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la teritorio apartenis al Svedio (1609-1702), tiuloke situis Saari-bieno. En 1710 caro Petro la 1-a donacis la bienon kun apudaj vilaĝoj al sia onta edzino Marta, poste iĝinta rusa imperiestrino Jekaterina Alekseevna. El iom kripligita finna vorto Saari (altaĵo) formiĝis la nomo Carskoje Selo (ruse: Царское Село, laŭvorte signifas "Cara vilaĝo", kvankam la nomo origine tute ne estas ligita kun caroj).

Carskoje Selo ricevis urban statuson en 1808. La 19-an de oktobro 1811 tie estis malfermita liceo por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn. En la liceo lernis fama rusa poeto Aleksandr Puŝkin, la urbo estis alinomita honore al li, okaze de centjariĝo de lia forpaso.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Personoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Puŝkin[redakti | redakti fonton]

Puŝkin estis okazejo de sinsekve du Peterburgaj lingvaj festivaloj, en la jaroj 2007 kaj 2008, oficialaj eventoj de la Rusia Esperantista Unio. La sekvaj festivaloj okazas en alia distrikto de Sankt-Peterburgo, nome la insula Petrograda distrikto en delto de Neva.