Pu Songling
El Vikipedio
| Pu Songling | ||
|---|---|---|
Portreto de Pu Songling |
||
| Naskiĝis | 5-an de junio 1640 en |
|
| Mortis | 25-an de februaro 1715 en |
|
| Profesio | verkisto | |
| nacieco | ĉino | |
| Ĝenroj | noveloj, eseoj, poemoj | |
Pu Songling (1640-1715) estas la plej granda ĉina klasika novelisto, kiun oni komparas kun Maupassant kaj Ĉeĥov.
Li naskiĝis en intektula familio, sed lia patro devis sin vivteni per komercado. La juna Pu Songling sukcesis ĉe la ŝtata ekzameno, sed pro koruptado de la burokratoj lia nomo ne aperis en oficiala listo de sukcesintoj. Unue li laboris kiel asistanto de guberniestro, poste kiel instruisto en nobelaj familioj.
Li verkis 554 novelojn, 1295 poemojn, pli ol 400 eseojn, tri operojn, 14 kantrakontojn kaj manlibron por agrikulturo.
[redakti] En Esperanto aperis
- Mirrakontoj de Liaozhai (Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994, tradukis Laŭlum)
- La strangaĵoj de Liaozhai (tradukis Guozhu)
