Pu Ji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pu Yi)
Saltu al: navigado, serĉo
Xuantong.jpg

Aisin Gioro Pu Ji (愛新覺羅·溥儀, pinjine Aìxīnjuéluó Pǔ Yí), (naskiĝis la 7-an de februaro 1906 en Pekino; mortis la 17-an de oktobro 1967 en Pekino), estis imperiestro de Ĉinio kun registara devizo Xuan Tong (宣统), kaj kiel imperiestro de Manĉukuo sub devizo Kang De (康德). Li estis la lasta imperiestro de Ĉinio (1908 ĝis 1912). Li devenis el la manĉura princa gento de Aisin Giorro, kiuj regis jam ekde 1644 kiel Qing-dinastio.

Pu Ji (Pu Yi) estis surtronigita jam en aĝo de 3 jaroj (la 13-a de novembro en 1908) fare de la imperiestra vidvino Cixi (慈禧太后), kaj lia patro iĝis princa regento.

La 12-an de februaro en 1912, Pu Ji estis abdikigita fare de Juan Ŝikaj (袁世凱, Yuan Shikai). En edikto pri "Bonvola traktado de la Imperiestro de la Granda Qing-Dinastio", li rezervis la titolon kaj rangon same loĝ-rajton en la imperiestra palaco, en la t.n. Malpermesita Urbo. Krom tiuj, li ricevis jaran apanaĝon de 4 milionoj da juanoj.

Post la abdiko, li vivis en la imperiestra palaco, eĉ li iĝis en julio de 1917 por 13 tagoj denove surtronigita, sed li devis en 1924 la palacon definitive forlasi kaj li fuĝis en la japanan koncesion Tjanĝino (天津), kie li pasigis 7 jarojn sub ŝirmo de la japanoj.

En 1922 li geedziĝis kun imperiestra ĉefvirino kaj flankvirino.

En 1932 li iĝis prezidento de Manĉukuo (滿洲國) kaj estis ekde 1934 ĝis 1945 imperiestro de tiu japan-okupita marioneta ŝtato, kiun fakte rekonis nur kelkaj ŝtatoj kiel Nazia Germanio, faŝista Italio kaj Vatikano.

Post la kapitulado de Japanio (14-a de aŭgusto de 1945) li estis militkaptita fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio kaj sidis ĝis 1950 en Ĉita kaj Ĥabarovsk en prizono. En aŭgusto de 1950, li estis transdonita al Ĉinio kaj estis en aresto ĝis 1959 en Manĉurio, kie li estis - laŭ komunista doktrino - "aliedukita".

Post lia amnestio je ordono de Mao Zedong (毛澤東) en jaro de 1959, li vivis simple kaj edziĝis denove. Li estis rehabilitita definitive en 1964, kiam la Politika Konsulta Konferenco de la Ĉina Popolo elektis lin ano de la Nacia Komitato.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

germane[redakti | redakti fonton]

  • Autobiografio: "Ich war Kaiser von China" (1964; dt. 1973). ISBN 3-423-10710-3
  • Bartke, Wolfgang. Die großen Chinesen der Gegenwart. Ein Lexikon 100 bedeutender Persönlichkeiten Chinas im 20. Jahrhundert. Frankfurt: Suhrkamp 1985 ISBN 3-518-37644-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]