Publika provizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Publika provizo estas tiu procezo, kiam publika provizanto organizas konkuron por akiri la plej bonan prezon por iu registara instanco. Ĝin reguligas leĝo por la ŝtataj instancoj por certigi la egalrajtecon kaj egalŝancon por la konkurantoj. En la EU la publika provizo atingas la valoron de 1,6 bilionoj da eŭroj. Tiu egalas al ĉ. 12-15  procentoj de la Malneta Nacia Produkto de la Eŭropa Unio.

La publikaj provizoj estas reguligitaj en nivelo de EU kaj ĉiu lando devas elformi laŭ tio sian propran leĝaron.

La tri ĉefaj objektoj de la publika provizado estas la aĉeto de varoj, servoj kaj konstruaj investoj. La limvaloron, super kiu la ŝtata organizo devas organizi publikan provizadon entenas same leĝo.

En Hungario jam funkciis simila leĝo inter 1904 kaj 1949.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]