Publiko
Publiko estas la arnomo por la spektantoj kaj aŭskultantoj de spektakloj en teatrejo, kinejo, radio, televido, de procesdebatoj, ekspozicioj, prelegoj, paroladoj, koncertoj, cirkartoj, festivaloj ktp. Krom la spektantaro kaj aŭskultantaro oni nomas ankaŭ la legantaron de literaturaĵoj publiko.
La vorto devenas de la latina publicus „apartena al la popolo“; komparu kun res publica (respubliko), kio signifas „publika afero“